عَلَى الْعَقِيقِ اجْتَمَعْنَا
Sur la Akiko ni kunvenis
Eo
عَلَى الْعَقِيقِ اجْتَمَعْنَا
نَحْنُ وَسُودُ الْعُيُونِ
Ĉe la valo de al-Akik ni kunsidiĝis
ni kaj la nigrokululinoj
مَا ظَنِّ مَجْنُونَ لَيْلَى
قَدْ جُنَّ بَعْضَ الْجُنُونِ
Kion oni opinias pri la frenezulo de Lajla?
Li spertis nur parton de la frenezo
فَيَا عُيُوني عَيَوْنِي
وَيَا جُفُونِي جَفَوْنِي
Ho miaj okuloj, vi min lacigis
kaj ho miaj palpebroj, vi min forlasis
وَيَا قُلَيْبِي تَصَبَّرْ
عَلَى الَّذِي فَارَقُونِي
Ho mia koreto, paciencu
pro tiuj, kiuj foriris de mi
فَارَقْتُهُمْ يَوْمَ الاِثْنَيْنِ
صُبْحَ الثَّلَاثَا وَاحِشُونِي
Mi disiĝis de ili lunde
marde matene mi estis sola sen ili
هُمْ سَادَةٌ خَلَّفُونِي
أَبْكِي دَماً مِنْ عُيُونِي
Ili estas noblaj mastroj, kiuj min postlasis
mi ploras sange el miaj okuloj
بَكَيْتُ حَتَّى رَثَانِي
الْطَّيْرُ فَوْقَ الْغُصُونِ
Mi ploris ĝis eĉ la birdoj
sur la branĉoj kompatis min
بِاللهِ إِنْ مُتُّ شَوْقاً
بِأَدْمُعِي غَسِّلُونِي
Per Dio, se mi mortos pro sopiro
per miaj propraj larmoj lavu min
نُوحُوا عَلَيَّ وَقُولُوا
هَذَا قَتِيلُ العُيُونِ
Ploregu super mi kaj diru
"Jen la mortigito de la okuloj"
مَا زِلْتُ حَوْلَ الْمَطَايَا
أَقُولُ بِاللهِ احْمِلُونِي
Ankoraŭ mi restis ĉe la rajdbestoj
dirante: "Per Dio, portu min
إِلَى مَنَازِلِ قَوْمِي
سَارُوا وَمَا وَدَّعُونِي
al la loĝejoj de mia popolo!"
Ili foriris sen adiaŭi min
رُوحْ يَا رَسُولِي إِلَيْهِمْ
سِرْعاً وَقَبِّلْ يَدَيْهِمْ
Iru, ho mia sendito, al ili
rapidu kaj kisu iliajn manojn
وَاقْرَأْ سَلَامِي عَلَيْهِمْ
لَعَلَّهُمْ يَقْبَلُونِي
Transdonu mian saluton al ili
eble ili akceptos min
جَانِي الْرَّسُول وَهُوَ يَضْحَكْ
وَقَالَ أَبْشِرْ بِصُلْحِكْ
Venis mia sendito ridetante
kaj diris: "Ĝoju pro via repaciĝo!
وَحَيَاةِ عَيْشِكَ وَمِلْحِكْ
هُمْ بِالوِصَالِ وَاعَدُونِي
Pro la juro de pano kaj salo
ili promesis al mi vian reunuiĝon"