مَـتَى قَلْبُ الشَّجِي الْمُضْنَى لِمَغْنَاكُمْ يَعُودْ
Kiam la afliktita, elĉerpita koro revenos al via restadejo?
Eo
مَـتَى قَلْبُ الشَّجِي الْمُضْنَى لِمَغْنَاكُمْ يَعُودْ
وَشَـمْسُ الحَضْـرَةِ الْحَسْنَا تُوَافِي بِالشُّهُودْ
Kiam la koro de l' afliktito laca revenos al via loĝej'?
Kaj kiam la suno de l' bela Ĉeesto aperos per vidado?
كَـوَوْا فـِي جَمْـرَةِ الْحُـبِّ فُؤَادَ الْمُسْتَهَامْ
وَخَطْـبِي فِيهِـمُ خَطْـبِي وَقَـدْ شَـبَّ الْغَرَامْ
Per la am-karbo ili bruligis la koron de l' pasia amanto
Mia zorgo estas nur ili, kiam la pasio ekflamis.
وَدَمْعِـي وَالضَّنَا يُنْبِي عَنِ الْوَجْدِ الضِّرَامْ
وَفِيهِـمْ طَـابَ لِي سَلْبِي وَلَوْ طَالَ الصُّدُودْ
Miaj larmoj kaj laciĝo rakontas pri la arda ekstazo
En ili plaĉas al mi mia forpreno, eĉ se daŭras la forturno.
مَـتَى قَلْبُ الشَّجِي الْمُضْنَى لِمَغْنَاكُمْ يَعُودْ
وَشَـمْسُ الحَضْـرَةِ الْحَسْنَا تُوَافِي بِالشُّهُودْ
Kiam la koro de l' afliktito laca revenos al via loĝej'?
Kaj kiam la suno de l' bela Ĉeesto aperos per vidado?
أَلَا يَـا حَـادِيَ الرَّكْبِ فَأَوْجِزْ لِي الطَّرِيقْ
وَسِـرْ بِـاللَّهِ فِـي قَلْبِي إِلَى أَعْلَى رَفِيقْ
Ho, karavanestro de l' vojaĝantoj, mallongigu por mi la vojon
Kaj iru kun Dio en mia koro al la Plej Alta Kunulo.
وَإِنْ وَافَـى سَـنَا الْحِـبِّ فَخَيِّـمْ بِالْعَقِيقْ
وَشَـفِّعْ بِـذَوِي الْقُـرْبِ عَسَـى حِبِّي يِجُودْ
Se aperos la brilo de l' Amato, do tendumu ĉe Al-Akik
Kaj petu pro la proksimuloj, ke mia Amato estu malavara.
مَـتَى قَلْبُ الشَّجِي الْمُضْنَى لِمَغْنَاكُمْ يَعُودْ
وَشَـمْسُ الحَضْـرَةِ الْحَسْنَا تُوَافِي بِالشُّهُودْ
Kiam la koro de l' afliktito laca revenos al via loĝej'?
Kaj kiam la suno de l' bela Ĉeesto aperos per vidado?
وَخُـذْ بِـالْمُغْرَمِ الصَّـبِّ لِأَعْتَـابِ الْكِـرَامْ
عَسَـى أَنْ يَرْحَمُـوا صَـبِّي دُمُوعاً بِانْسِجَامْ
Kaj konduku la fervoran amanton al la sojloj de l' nobluloj
Eble ili kompatos mian verŝon de larmoj en harmonio.
وَيَرْضَـوْنِي عَلَـى عَيْـبِي بِـذَيَّاكَ الْمَقَـامْ
وَيَجْلُـو وَصْـلُهُمْ كَرْبِي وَيَحْلُو لِي الْوُرُودْ
Kaj ili akceptu min malgraŭ mia difekto en tiu sankta loko
Kaj ilia kuniĝo forpelu mian mizeron, kaj dolĉiĝos la alveno.
مَـتَى قَلْبُ الشَّجِي الْمُضْنَى لِمَغْنَاكُمْ يَعُودْ
وَشَـمْسُ الحَضْـرَةِ الْحَسْنَا تُوَافِي بِالشُّهُودْ
Kiam la koro de l' afliktito laca revenos al via loĝej'?
Kaj kiam la suno de l' bela Ĉeesto aperos per vidado?
أَلَا يَـا جِيـرَةَ الشِّعْبِ صِلُوا هَذَا الْفَقِيرْ
وَرِقُّـوا وَارْحَمُـوا شَيْبِي فَهَا دَمْعِي غَزِيرْ
Ho, najbaroj de l' valo, ligu vin al ĉi tiu malriĉulo
Malseveriĝu kaj kompatu mian grizon, ĉar jen abundas la larmoj.
وَغُضُّوا الطَّرْفَ عَنْ ذَنْبِي فَبِالْعَفْوِ الْكَبِيرْ
كَــثِيرٌ فَــازَ بِـالْقُرْبِ وَإِطْلَاقِ الْقُيُـودْ
Kaj deturnu la rigardon de mia peko, ĉar per la granda pardono
Multaj gajnis la proksimecon kaj la rompon de l' katenoj.
مَـتَى قَلْبُ الشَّجِي الْمُضْنَى لِمَغْنَاكُمْ يَعُودْ
وَشَـمْسُ الحَضْـرَةِ الْحَسْنَا تُوَافِي بِالشُّهُودْ
Kiam la koro de l' afliktito laca revenos al via loĝej'?
Kaj kiam la suno de l' bela Ĉeesto aperos per vidado?
صَـلَاةُ الْحِـبِّ لِلْحِـبِّ عَلَـى مَجْلَـى السَّـلَامْ
يُحْيِيـهِ بِهَـا رَبِّـي نَعِيمـاً فِـي الدَّوَامْ
Preĝo de l' amanto al la Amato ĉe la paca manifestiĝo
Per ĝi mia Sinjoro donu al li ĉiaman feliĉon.
وَيَسْـرِي فَيْضُـهَا الْوَهْـبِي إِلَى الْآلِ الْكِرَامْ
وَ يُجْدِي شَاكِرُ الشُّرْبِ كَمَالاً فِي الْوُجُودْ
Kaj ĝia donacita abundo fluu al la nobla familio
Kaj la danka trinkanto trovu perfektecon en la ekzisto.