مَنْ مِثْلُ أحمد
Kiu estas kiel Ahmad?
Eo
اللهْ اللهُ اللهْ اللهُ
اللهْ اللهُ تَبَارَكَ اللهُ
Alaho Alaho, Alaho Alaho
Alaho Alaho, benata estas Alaho!
مَنْ مِثْلُ أَحْمَدَ فِي الكَوْنَيْنِ نَهْوَاهُ
بَدْرٌ جَمِيعُ الوَرَى فِي حُسْنِهِ تَاهُوا
Kiu similas al Ahmed en la du mondoj, kiun ni amas?
Plenluno, la tuta kreitaro en lia belo perdiĝis.
مَن مِثْلُهُ وَ إِلَهُ الْعَرْشِ شَرَّفَهُ
بِالْخَلْقِ وَ الْخُلْقِ إِنَّ اللَّهَ أَعْطَاهُ
Kiu similas al li, dum la Sinjoro de l' Trono lin honoris?
Per kreado kaj moro, vere Dio al li donis.
وَالشَّمْسُ تَخْجَلُ مِنْ أَنْوَارِ طَلْعَتِهِ
حَارَتْ عُقُولُ الْوَرَى فِي فَهْمِ مَعْنَاهُ
Kaj la suno hontas pro la lumoj de lia apero
Konfuziĝis la mensoj de homoj pri la kompreno de lia esenco.
تَبَارَكَ اللَّهُ مَا أَحْلَى شَمَائِلَهُ
حَازَ الْجَمَالَ فَمَا أَبْهَى مُحَيَّاهُ
Benata estu Dio, kiel dolĉaj estas liaj ecoj
Li posedis belecon, kiel brila estas lia vizaĝo.
يَا عُرْبَ وَادِي النَّقَى يَا أَهْلَ كَاظِمَةٍ
فِي حَيِّكُمْ قَمَرٌ فِي الْقَلْبِ مَثْوَاهُ
Ho araboj de la Valo de Nuqa, ho popolo de Kadima
En via najbararo loĝas luno, kies restadejo estas la koro.
صَلَّى عَلَيْهِ إِلَهُ الْعَرْشِ مَا طَلَعَتْ
شَمْسٌ وَ مَا حَدْحَدَ الْحَادِي مَطَايَاهُ
Benu lin la Dio de la Trono tiel longe kiel leviĝas
Suno, kaj tiel longe kiel la gvidisto kantas al siaj kameloj.
اللهُ بِالْمَدْحِ لِلْمُخْتارِ مَنَّ عَلَيّْ
عَسَى يُرى لِيَ بَيْنَ المَادِحِيْنَ حَلَي
Alaho donacis al mi la laŭdon de l' Elektito
Eble mi estos vidata inter la laŭdantoj kiel ornamita.
إِذَا أَتَيْتُ لِأَقْرَا الصُّحْفَ مِنْ عَمَلِيْ
مَالِي سِوَى مَنْ لَهُ فَضْلٌ يُشِيْرُ إِلَىّ
Kiam mi venos por legi la rulaĵon de miaj agoj
Mi havas neniun krom Tiu de graco, kiu favoras min.
مُحَمَّدٌ سَيِّدُ الكَوْنَيْنِ وَالثَّقَلَيْـنِ
وَالفَرِيقَيْنِ مِنْ عُرْبٍ وَمِنْ عَجَمِ
Muhamad estas la sinjoro de la du mondoj kaj de la du gentoj
Kaj de la du grupoj, de araboj kaj de ne-araboj.
هُوَ الحَبِيبُ الذِّي تُرْجَى شَفَاعَتُهُ
لِكُلِّ هَوْلٍ مِنَ الأَهْوَالِ مُقْتَحَمِ
Li estas la Amato, kies propeto estas esperata
Kontraŭ ĉiu teruro el la atakantaj teruroj.
نَبِيُّنَا الآمِرُ النَّاهِي فَلاَ أَحَدٌ
أَبَرَّ فِي قَوْلِ لاَ مِنْهُ وَلاَ نَعَمِ
Nia Profeto, ordonanta bonon kaj malpermesanta malbonon
Neniu estas pli fidela en parolo pri "ne" aŭ "jes".
كَالزَّهْرِ فِي تَرَفٍ وَالبَدْرِ فِي شَرَفٍ
وَالبَحْرِ فِي كَرَمٍ وَالدَّهْرِ فِي هِمَمِ
Kiel floro en freŝeco kaj plenluno en eminenteco
Kiel maro en malavareco kaj la tempo en firmanimeco.
يِا رَبِّ بِالمُصْطَفَى بَلِّغْ مَقَاصِدَنَا
وَاغْفِرْ لَنَا مَا مَضَى يَا وَاسِعَ الكَرَمِ
Ho mia Sinjoro, per la Elektito, atingigu niajn celojn
Kaj pardonu al ni la pasintajon, ho Vast-malavara.
وَاغْفِرْ إِلَهِي لِكُلِ المُسْلِمِينَ بِمَا
يَتْلُونَ فِي المَسْجِدِ الأَقْصَى وَفِي الحَرَمِ
Kaj pardonu, ho mia Dio, al ĉiuj moslemoj pro tio
Kion ili recitas en la Al-Aqsa-Moskeo kaj en la Sanktejo.
بِجَاهِ مَنْ بَيْتُهُ فِي طَيْبَةٍ حَرَمٌ
وَإسْمُهُ قَسَمٌ مِنْ أَعْظَمِ الْقَسَمِ
Per la rango de tiu, kies domo en Tajba estas sanktejo
Kaj kies nomo estas ĵuro el la plej grandaj ĵuroj.